Tendaro de la Verdaj Skoltoj
Samtempe kaj samloke de la Renkontiĝo de Esperanto-Familioj 2023 (REF)!

InternaciaKursoAlia

La tendumado estas la ĉefa evento de la Verdaj Skoltoj. Ĝi estas malfermita evento por ĉiuj 8-27 jaruloj.

  • vi ne parolas Esperanton? Ni instruos ĝin al vi.
  • vi ne estas skolto? Tute ne gravas.
  • vi ne kutimas tendumi? Ni helpos vin. 

Sola kondiĉo: prepariĝu! Ja, ni kune preparas kaj kunvivas la tendumadon. Ni organizos retajn kunsidojn por kune prepari instaladon kaj eki la temojn. Se vi estas komencanto, estos bonaj okazoj pli lerni nian komunan lingvon.

Skoltumado estas aparta sperto! Tamen ni respektas la leĝojn de la loko kaj nek fumas nek drinkas.”

La tendaro okazos samtempe kun la Renkontiĝo de Esperanto-Familioj.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉