Esperanto sur insuloj kaj en eksklavo + manĝebleco
18:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Historio kaj nova Eo-movado

Loka

"Esperanto sur insuloj kaj en eksklavo: historio kaj nova Eo-movado"

En la unua parto de la vespero Heidi prezentos sian libron 'Movadaj insuletoj' pri la historio de la Esperanto-movado en Indonezio, Singapuro kaj Malajzio.

En la dua parto  ŝi rakontos pri la tutnovaj Esperantistoj en Kabindo, eksklavo de Angolo, kiun ŝi vizitis jam kvin fojojn.

MANĜEBLECO
Vi povos jam konatiĝi kun nia gasto dum komuna manĝo en la klubejo je la 18.30. Sed nepras anonci vian partoprenon ĝis venonta ĵaŭdo je la 12a horo (financoj@fel.esperanto.be aŭ 03 / 234 34 00): poste ne plu eblas mendi. 
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto