Fieru! 2020 - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo
FIERU! 2020 - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo en la Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino

Internacia

FIERU! 2020 - La GLATa Esperanto-Renkontiĝo okazos de la 23-a ĝis la 26-a de julio en la Esperanto-Stacio en Halbe ĉe Berlino. Bonvenas la tuta GLATa-komunumo - gejoj, lesboj, ambaŭseksemuloj, transgenruloj, kaj krome ĉiuj aliaj kiuj emas! 🌈

FIERU! okazos dum la GLATa semajno de Berlino, kiam estos ankaŭ surstrataj festoj kaj multe da eventoj en la tuta urbo.
La klimakso de nia renkontiĝo estos la grandega parado de Berlin CSD Pride, kiu okazos la 25-an de julio 2020. Ni oficiale partoprenos kaj marŝos kun Esperanto-flagoj.

Krom ampleksa festumado kaj esperantumado, dum FIERU! okazos ankaŭ prelegoj pri GLATaj temoj, naĝado en nia apuda lago kaj ekskursoj al Berlino.

Ĉu vi ŝatus proponi GLAT-rilatan programeron? Ĉu vi ŝatus prelegi? Ni ĝojus ricevi sugestojn kaj kontribuojn, por igi nian renkontiĝon vere interesa kaj vigla! Se vi havas proponojn, nepre kontaktu nin :)

KOTIZOJ
Unua aliĝperiodo - ĝis la 31-a de decembro 2019
-Kotizo por la renkontiĝo (3 noktoj, 4 tagoj, sabata fiermarŝado en Berlino): 57€ (sen la manĝoj)
-Kun aldona ekskurso al Berlino vendrede (12€): 69€

Dua aliĝperiodo - ĝis la 30-a de aprilo 2020
-Kotizo por la renkontiĝo (3 noktoj, 4 tagoj, sabata fiermarŝado en Berlino): 67€ (sen la manĝoj)
-Kun aldona ekskurso al Berlino vendrede (12€): 79€

Tria aliĝperiodo - ĝis tuj antaŭ la evento
-Kotizo por la renkontiĝo (3 noktoj, 4 tagoj, sabata fiermarŝado en Berlino): 77€ (sen la manĝoj)
-Kun aldona ekskurso al Berlino vendrede (12€): 89€

La dormoĉambroj estos 2-4 litaj. Informoj pri manĝoj venos baldaŭ.
Atentu! La evento havos limigitajn lokojn! Por certigi vian partoprenon, bonvolu sendi mesaĝon al esperantostacio(ĉe)gmail.com kaj vi ricevos informojn pri kiel antaŭpagi la kotizon.

La Esperanto-Stacio troviĝas en la vilaĝo Halbe, ĉirkaŭ 30 minutojn sude de Berlino. La centro de Berlino estas tre facile atingebla per ĉiuhoraj trajnoj.

Se vi interesiĝas pri FIERU!, sendu retpoŝtmesaĝon al esperantostacio(ĉe)gmail.com 

Karavano el IJK: 
IJK en Nederlando okazos la semajnon antaŭ FIERU!. Ni organizos karavanon el IJK al Berlino la 18-an de julio 2020. 
Se vi venos karavane el IJK kun ni, vi havus 4 tagojn por umi libere en Berlino, aŭ vi povos jam veni al la Esperanto-Stacio kaj partopreni nian someran eventon "Varmaj Tagoj" de la 18-a ĝis la 21-a de julio.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

m.facebook.com/events/58198198564...
info(ĉe)esperantostacio.com
Bahnhofstraße 30, 15757 Halbe

Interesiĝintoj

Administranto