Ni invitas ĉiujn scivolemulojn kunlegi La Respubliko-n de Platono en la Esperanta traduko de Donald Broadribb. Ni antaŭlegos kelkajn difinitajn paĝojn en ĉiu semajno kaj poste, dum la renkontiĝoj, diskutos kaj relegos iujn etajn partojn.
Ne necesas partopreni ĉiujn renkontiĝojn - venu kiom ajn ofte vi povas!
Ĉi tiu unua renkontiĝo estos por enkonduko kaj planado, kaj la sekvan semajnon ni komencos legi la libron.
Trovu la tekston ĉe http://bretaro.ikso.net/verkoj/117-la-respubliko. La kunvenoj okazos per Zoom.