Esperantaj markonomoj en Benelukso
18:30 - 20:30 (MET)
Eŭropo/Parizo
Elekti horzonon
Prelego de la flandro Yves Nevelsteen

Loka

Pli ol 200 beneluksaj firmaoj kaj asocioj konscie uzas nomon en Esperanto. Temas ekzemple pri Amikaro, Flegado, Hejmen, Infano, Konsilo, PacoŜako, Ripozo, Ŝanĝo, TroviSolvon kaj ViroModo. Yves Nevelsteen faris studon pri la temo kaj kompilis libron 120-paĝan en kiu aperas krom la konfirmitaj ankaŭ 300 ne-konfirmitaj nomoj. Li komencis per nederlandlingva eldono, ĉar la celo estas fari projekton per la verko ; firmaoj kaj asocioj kiuj uzas nomon en Esperanto estu niaj ambasadoroj ! Estas fascine kial kaj kiel multaj homoj nuntempe elektas nomon en Esperanto por sia agado. Vi ekscios ĉion dum la prelego de Yves.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉