🖥 Ĉiumonata prelegserio (aŭgusto)
16:00 - 18:00
Aŭstralio/Sidnejo
Elekti horzonon
Prelegoj pri interesaj kaj gravaj temoj per Zoom

Internacia

16:00: Esperanto-urbo Herzberg 15-jara: ideoj realigitaj – Zsófia KÓRÓDY (Germanio)
Zsófia gvidos nin en virtuala ekskurso tra Herzberg am Harz, Germanio, okaze de la 15-jara datreveno de la ubo kun Esperanto-historio. Ŝi mallonge prezentos kiel Esperanto-urbo Herzberg ekestis, kaj rerigardos gravajn evolupaŝojn, kiuj kontribuis al la “verdigo” de la urbo, kaj al la apero de daŭripovaj, publike videblaj rezultoj. Ŝi raportos pri la konstanta stabilig-agado fare de Esperanto-Centro Herzberg, rakontos pri ĝiaj planoj kaj diskutos pri novaj, realigeblaj ideoj, sponsorado kaj internaciaj kunlaborebloj. 

17:00: Esperanto-podkasto en la Indonezia – Ilia Sumfila DEWI (Indonezio)
Ilia estas aktiva movadano, kiu klopodas utiligi diversajn manierojn por reklami Esperanton al indonezianoj. Pro la pandemio, ŝi trovis, ke multajn senpagajn kursojn oni povas virtuale partopreni. Tial ŝi lernis pri podkastoj kaj kiel facile krei ilin. Ĉar plejparte de la podkast-auŝkultantoj en Indonezio estas gejunuloj, ŝi opinias, ke estas bone utiligi ilin por reklami Esperanton. En sia prezentaĵo, ŝi volas montri kiel ankaŭ vi povos krei vian Esperanto-podkaston.

Por aliĝi kaj ricevi ligilon, bonvolu sendi mesaĝon al: prezidanto@esperanto.org.au

Zsofia_KORODY-Ilia_Dewi.jpg 22 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

aea.esperanto.org.au/eo/prelegseri...
prezidanto(ĉe)esperanto.org.au

Interesiĝintoj

Administranto