🖥 MiaVivo invitas! Esperantlingva socia retejo
15:00 - 16:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
MiaVivanoj babilas pri sia retejo. Bonvenas ĉiuj!

Internacia

MiaVivo estas nur-esperantlingva socia retejo kun ĉirkaŭ 800 membroj en la tuta mondo.

Starigis ĝin Johannes Genberg en 2020, ĉar li volis oferti ion malsimilan al la grandaj sociaj retejoj: male al ili, MiaVivo estas ne nur senpaga, sed komplete nekomerca kaj neniamaniere uzas datumojn de siaj membroj por iu ajn eksterreteja celo.

La membroj de MiaVivo ("MiaVivanoj") de tempo al tempo kunvenas zume por interŝanĝi ideojn kaj opiniojn pri la evoluo de la retejo. Ĉi-okaze ili ankaŭ ĝuas afablan babiladon, kutime ili konas unu la aliajn ja nur per kontribuaĵoj en MiaVivo.

Ni invitas vin partopreni nian virtualan renkontiĝon. Konatiĝu kun kelkaj MiaVivanoj, parolu kun Johannes pri siaj planoj, kaj eble lasu vin konvikiĝi, ke MiaVivo estas vigla, amuza, interesa parto de Esperantujo!

Estos senpagaj kaj senlimigitaj trinkaĵoj (1) kaj manĝaĵoj (2), el la tuta mondo, por ĉiuj!
(1) Alkoholaĵoj nur por pli ol 21-jaraĝaj partoprenantoj. Sendu kopion de via identiga dokumento al la organizanto.
(2) Povas enhavi spurojn de nuksoj.

Ligilo al la zuma evento (aliro eblas ekde 10 minutoj antaŭ la komenco):
https://us02web.zoom.us/j/83767831613?pwd=TmQrbTBJMjVFc0xvbWVZMGZWcWhxdz09

aŭ uzu:
Meeting ID: 837 6783 1613
Pasvorto: miavivo

*******************************************************************
reklamo de nia sponsoro

Ĉu vi jam apogas por-esperantajn proponojn
en la eŭropunia "Konferenco pri la estonteco de Eŭropo"?
Jes, VI, kara partoprenemulo! Apogu nun, tuj, senhezite!

fino de la reklampaŭzo
******************************************************************* 

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj