Plurlingvula kunveno "Polyglot Gathering"
Kvintaga evento kun prelegoj, laborsesioj kaj sociumado por plurlingvuloj

InternaciaLoka

Plurlingvula kunveno (“Polyglot Gathering”) estas ĉiujara renkontiĝo organizata por plurlingvuloj kaj lingvoŝatantoj.

Ĉi tiu evento kutime venigas pli ol 300 partoprenantojn. Dum la tago okazas prelegoj pri diversaj temoj (metodoj de lingvolernado, prezentoj de unuopaj lingvoj, ktp.), vespere okazas lingvorilata distra programo, kiel ludoj, lingvaj kvizoj aŭ multlingvaj koncertoj (ekzemple de JoMo). La ĉefa komuniklingvo estas la angla, sed ĝi ne estas deviga kaj prelegoj okazas ankaŭ en aliaj lingvoj (ekzemple la germana, franca, hispana, itala, rusa aŭ en Esperanto).

Ĉi tiu evento estas organizita de esperantistoj kaj kutime ĝis 1/4 de la partoprenantoj (ek)lernis aŭ regas Esperanton.

En la angla:

The Polyglot Gathering is an informal event which takes places once a year and brings together polyglots (people who speak several languages) and language enthusiasts from all over the world. It is a five-day event with lectures, workshops and social activities for everyone who loves and enjoys languages.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj