JEB-Renkontiĝo
Senpaga evento sen oficiala loĝejo

Loka

Oksfordo estas historia urbo en suda Anglio. Ĝi estas facile atingebla de busoj kaj trajnoj el Londono kaj la cetero de Britio. Mondfama pro ĝia universitato, ĝi estas ornamita de belaj konstruaĵoj kaj vigligita de pluraj imponaj muzeoj. Krome, ĝi havas elstaran ĉenon de glaciaĵejoj, G&D’s, do efektive estas ĉio necesa por bona renkontiĝo!

La sabata programo okazos en luita ĉambro super ‘Turl Street Kitchen’, luksa kaj sendependa restoracio/kafejo, tre apud la urbcentro.

Vi ne devas partopreni la tutan eventon, kaj povas esti, ke iuj homoj restos pli longe por festi.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj