Germana Esperanto-Kongreso 2022
Kunlabore kun Esperanto Nederland. Temo: daŭripovo

Internacia

Kio kaj kie estas Oldenburg
La universitata urbo Oldenburg havas ĉirkaŭ 170.000 enloĝantojn kaj estas la tria plej granda urbo en Malsupra Saksio. Ĝi situas 45 km okcidente de Bremen inter larĝaj marĉoj kaj erikejaj regionoj, nur kelkajn metrojn super marnivelo.

La kongresejo
Prelegoj, laborgrupoj, kunsidoj kaj aliaj programeroj okazos ĉefe en la seminariaj salo- noj de la junulargastejo Oldenburg. Tie estos ankaŭ la libroservo kaj la kongresa oficejo.

La nova junulargastejo estis malfermita en oktobro 2019. Ĝi estas moderne ekipita kaj ideale konvena por tiaspecaj kunvenoj. Krom moderne ekipitaj seminariejoj ĝi ofertas ankaŭ grandan kaj belan ripozejon en la vestiblo kun multaj sidlokoj kaj grandan terason.

La organizantoj rezervis preskaŭ la kompletan domon kaj do disponigas (limigitan) nombron da tranoktejoj kun plena pensiono en la junulargastejo mem. Centra renkontejo kaj kongresa adreso estas la junulargastejo: Jugendherberge • Straßburger Straße 6 • 26123 Oldenburg.

La kongresa programo
La ĉeesta programo ofertos prelegojn kaj laborgrupojn pri interesaj temoj, ampleksan libroservon, regionajn ekskursojn kaj vesperajn kulturprogramojn.

Unua informilo
Aligilo


Dosieroj
Registritaj prezentoj

IVEK Junio 13

Prezento de Amri Wandel