🖥 58a Esperanto-Sumoo
Partoprenantoj decidas, kiun libron kaj kiom da paĝoj tage ili legos

Dum 15 tagoj averaĝe unu partoprenanto legas 70 paĝojn. En septembro 2018, la nombro de la partoprenantoj estis 336, do ili entute legis pli ol 23 520 paĝojn. Dum la pasintaj 10 jaroj 8 705 homoj partoprenis, do ili legis entute 609 350 paĝojn, egale al 3 046 libroj kun 200 paĝoj. 

Multaj libroj longe kuŝas ĉe libroŝrankoj hejme aŭ en Libroservo de UEA. Sed Esperanto-Sumo helpas legadon de libroj, do helpas librovendejojn, landajn asociojn, verkistojn kaj eldonistojn. Tiamaniere la Sumoo multe kontribuas al librovendado kaj librokulturo en Esperantujo. 

Partoprenantoj legas dormintajn librojn, kune kun aliaj partoprenantoj en la tuta mondo, kaj ili plialtigas sian kapablon en la lingvo. Kiam partoprenantoj finas la konkurson kun 15 venkoj ili ricevas diplomon.  

Post legado, multaj homoj verkas recenzojn, kiuj aperas en nia retejo.

Certe Esperanto-Sumoo estas la plej granda legmovado ne nur en la Esperanto-historio, sed ankaŭ en la monda historio, dank’ al Esperanto kaj la progreso de interreto en la tuta mondo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-sumoo.pl
hori-zonto(ĉe)water.sannet.ne.jp

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureRodrigo Tavares