Ĝardena festo de la Ratkaptista Bando
17:00 - 23:30 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Ĝardena festo kun kradrostado en la bela ĝardeno (+ vintra ĝardeno) de Waltraut kaj Klaus en Bensen, kun muzika provludo de Esperanto-bando

Loka

Kluba kunveno de la loka grupo "La Ratkaptista Bando". Ni kore bonvenigas gastojn, interesitojn kaj speciale Duolingo-lernantojn!
Renkontu nin dum nia ĝardena festo en bela ĝardeno (ĉe malbona vetero ankaŭ en bela vintra ĝardeno) por ekzerci viajn Esperanto-komunikadpovojn, renkonti la lokan grupon kaj por praktiki la konojn de ĉiuj el viaj Duolingo-sesioj kaj por amuziĝi.

28.06.2018:     Planita programo:     Ĝardena festo de la Esperanto-grupo Hameleno
Ni renkontas unu la aliajn ĉe la somera ĝardena festo en la ĝardeno de Waltraut kaj Klaus en Bensen (Hessisch Oldendorf), ni kore bonvenigas gastojn. Ĉiu kunportas por si mem ion por kradrosti kaj eble ankoraŭ iomete (salaton, panon, trinkaĵojn, ktp.) por la bufedo. Ni ĝojas pri via ĉeesto. Ni kune muzikas kaj kantas.

Aldonaj informoj:
  • Ni intencas okazigi renkontiĝon dufoje monate, kaj niaj eventoj estas taŭgaj por komencantoj, progresantoj kaj flue parolantoj.
  • Tiu ĉi evento estas senpaga. Bonvolu kunportu viajn manĝaĵojn, trinkaĵojn kaj ion por la bufedo.
  • Tiu ĉi grupo estas malferma por ĉiu aĝo.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj