🖥 LVS - Ralf Gion Fröhlich: "ESPERANTO - STACIO"
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
LVS- Ralf Gion Fröhlich: "ESPERANTO - STACIO"

Internacia

La Esperanto-Stacio estas internacia renkontiĝejo en eksa stacidomo en la vilaĝo Halbe, 30 minutojn sude de Berlino.
Dum niaj aktivaĵoj kaj eventoj ni kune lernas en amika kaj internacia etoso.
Grupoj kaj partoprenantoj en eventoj povas malmultekoste tranokti en la Esperanto-Stacio.
La konstruaĵo estis malfermita en 1866 kaj ĝi estas protektika historia monumento.”

Ralf Gion Fröhlich iniciatis tiun kunvenejon kun eduka celo rilate Esperanton, pacon kaj interkompreniĝon, uzante la fortojn kaj kreemon de Esperantistoj servante al ĉiuj.

Estos Ralf kiu parolos pri ĝi en nia virtuala prelegejo.​

Tiu ĉi programero okazos en interreto kaj vi povos spekti per "ZOOM".
Por ĉi-sesio vi petu la enirkodojn ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be

Interesiĝintoj

Administranto