Renkontiĝo en Mérida por praktiki la internacian lingvon
13:00 - 16:30
Ameriko/Mexico_City
Elekti horzonon
La ĉefa celo de la kunveno estas kunigi E-parolantojn de la urbo kaj ĉirkaŭaĵoj.

Loka

Ni invitas ĉiujn komencantojn, parolantojn de Esperanto kaj homojn, kiuj interesiĝas pri interkultura komunikado al renkontiĝo, kiu okazos sude la lando, en Mérida, Yucatán.
La rendevuo estas en dimanĉo, la 8an de decembro je la 13a horo en la restoracio “Bistro Cultural”, kiu troviĝas en:
Calle 66 #377 x 41 kaj 43
Centro
Mérida, Yucatán
Profitu la eblon praktiki la lingvon, ekscii pri novaĵoj, kiuj okazas en la nacia kaj internacia movadoj, ankaŭ vi povos aĉeti librojn en aŭ pri Esperanto, ĉar ni kunportos kelkajn, tamen se vi interesiĝas pri io specifa, skribu al ni mesaĝon por antaŭmendi materialon.
Se la ĉeestontoj tion decidas, post la tagmanĝo ni povos promeni en la centron de la urbo aŭ viziti alian interesan lokon. 
BONVENON!
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

estraro(ĉe)esperanto-mexico.org
Bistro cultural

Interesiĝintoj

Administranto