Printempa BEMI-semajno
Ĉiutagaj facilaj biciklaj ekskursoj

Internacia

Ni loĝos en la bela Esperanto-kastelo Grésillon. Ĉiun tagon ni biciklos tra bela pejzaĝo kun interesa naturo kaj kulturo, sub gvido de Olivier Buisson.
Eblas ankaŭ partopreni aliajn aktivaĵojn en la kastelo, kiuj okazos paralele.

La verda vojo por bicikla kaj pieda migrado komenciĝas rekte ĉe nia kastelo. Nia gvidanto Olivier gvidos vin tra kamparo kaj arbaro, sen fortaj deklivoj, per via biciklo aŭ laŭpete ankaŭ piedire. Survoje ni vizitos vidindaĵojn, vespere ni babilos kaj tabloludos kun la korusanoj de Interkant, sabate ni ĉeestos ilian publikan koncerton.

Informoj en gresillon.org/bemi, aliĝo en gresillon.org/aligho.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉