🖥 2-a VERSo | Virtuala Esperanto-Instruista Renkontiĝo de Sudameriko
17:00 - 21:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Reta regiona evento pri esperanto-instruado

Internacia

V irtuala
E speranto-instruista
R enkontiĝo de
S udameriko

Kiam? La 17-an de Septembro, de la 17-a ĝis la 21-a horo UTC (14-a ĝis la 18-a horo laŭ Brazilja Horo)

Se vi instruis, instruas, aŭ pensas iam instrui Esperanton, vi nepre partoprenu la duan VERSon! (kiu ne estos la lasta; espereble ni ankoraŭ faros multajn VERSojn formante belan poezion!)

Dua-eldone: Kial daŭre Virtuala? kaj kial Sudamerika?
Esperantistoj el AERĴ (Asocio Esperantista de Rio-de-Ĵanejro), kiuj ĉiujare organizis ĉeestan renkontiĝon pri esperanto-instruado, iniciatis virtualan renkontiĝon en 2021 pro la koron-virusa pandemio. Tuj estis invititaj la reprezentantoj de ILEI el aliaj sudamerikaj landoj kaj jen loka evento iĝis la kontinenta 1-a VERSo. En 2022, la evento denove okazas virtuale kaj senpage, por faciligi la partoprenon de ĉiuj interesatoj.

Kiel ĝi okazos?
La evento okazos per Zoom kaj ankaŭ estos vivelsendata al la jutuba kanalo de ILEI en Brazilo. Por ricevi ĝisdatajn informojn kaj la ligilon al la Zoom-ĉambro, plenigu la aliĝilon.

PROGRAMO:
Ĉefaj horoj laŭ UTC. (Brazila horo inter krampoj)

17:00 (14:00)  Malfermo kaj unuaj vortoj
    Allan Argolo - prezidanto de AERĴ; Ahmad Reza - prezidanto de ILEI. kaj Aristóphio Filho - Brazila sekcio de ILEI;

17:10 (14:10)  La graveco de Esperanto en universitatoj por plifortigo de la movado.
   Debatantoj:
   Fernando Pita (AdE/UERJ - Brazilo)
   Jesús Cedeño (UDO - Venezuelo)
   José Leite Jr. (UFC - Brazilo)
   Ivan Colling (UFPR - Brazilo).
   Kunordigo: Daniel Cotarelo (Argentino).

18:10 (15:10)  Praktikado: raportoj pri regionaj agadoj - Vitor Mendes (AERĴ), Paulo S. Viana (EASP), Programo Mia Amiko (Andre Thiago - SP), Rodrigo Tavares (PEA-RN).
18:55 (15:55)  Muziko.
19:00 (16:00)  Paŭzo.
19:10 (16:10)  Kiel prezenti la movadon al lernantoj - James R. Piton (Brazilo).
19:40 (16:40)  Retaj eventoj kaj lernado - Daniel Cotarelo (Argentino).
20:10 (17:10)  Kiel plibonigi la movadon en Sudameriko per instruado kaj praktikado - listigo de proponoj.
20:55 (17:55)  Muziko kaj fermo.

x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.x.
Donacoj
Nia evento estas plene virtuala kaj senpaga. Tamen, via financa kontribuo ĉiam estas bonvena kaj subtenas la esperantan movadon.

Vi povas efektivigi vian donacon per banka ĝiro, depono aŭ PIX al la jena konto:

Banco do Brasil
Agentejo: 2865-7
C/C: 420.822-6
Pix: disvastigo.aerj@gmail.com

aŭ per kreditkarto en Pagseguro: https://pag.ae/7Yxs-fQpn 
Poste, sendu la pagpruvilon al la retadreso disvastigo.aerj@gmail.com.

Se vi loĝas ekster Brazilo kaj ankaŭ volas donaci, kontaktu nin per retadreso kaj ni informos vin pri pagmanieroj.

Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj