BAVELO migras
12:00 - 20:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Laŭ „Grüß-Gott-Wegle” (Saluteton-vojeto) de Aalen al Ebnat

La malnova vojo de trajneto „Schättere” (klakada trajno) de Aalen al Dillingen estis malfunkciigita en 1972, kaj baldaŭ poste la reloj elŝiritaj. Tiel estiĝis belega migrada vojo kun modesta kliniteco (ĝis 28 ‰ - tio estas multege por trajno, sed malmulte por migranto).  Nia vojo longas ĉirkaŭ 10 km kaj gvidas de Aalen tra ĉarma pejzaĝo kun juniperaj sekejoj trans la viadukto de Unterkochen al Ebnat.

Ni renkontiĝas la tagon post la BAVELO-membrokunveno.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉