Prelego de Vinicius Ribeiro el Brazilo
18:30 - 20:30
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Temo: lernu Esperanton unue (en la angla)

Loka

Lundon la 27an de januaro en St Andrews okazos la dua en nia serio de fojfojaj gastprelegoj. Vi povos partopreni ĝin de la 6.30a ptm ĝis la 8.30a ptm en Societa Ĉambro A de la studenta uniĝo de la Universitato de St Andrews. La renkontiĝo inkluzivas neformalan babiladon, filmeton, kaj prezentaĵon (en la angla) de vizitanta brazila esperantisto Vinicius Ribeiro teme “lernu Esperanton unue”. Manĝetoj sekvos.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉