Kafo, kuko kaj... Esperanto!
11:00 - 13:00
Eŭropo/Londono
Elekti horzonon
Surloka renkontiĝo de la Esperanto-grupo de Reading kaj Oksfordo

InternaciaLoka

La renkontiĝoj de la plej afabla Esperanto-grupo en la mondo bonvenigas ĉiajn parolantojn de Esperanto, de la komencantoj ĝis la spertuloj. Se vi neniam spertis babiladon en la lingvo, venu kaj ekparolu! Ni ĉiuj estas tie por uzi la lingvon kune (kaj ankaŭ por la kafo kaj kukoj, kompreneble).

Ni renkontiĝos de la 11.00 matene ĉe The Cafe at John Lewis, 101, The Westgate, Queen St, Oxford OX1 1PB. Temas pri la kafejo ĉe la unua etaĝo, ne tiu ĉe la teretaĝo.
Venu kaj serĉu la tablon, kiu surhavas librojn kaj plurajn tasojn da kafo aŭ la verdan flagon!

NB: Bonvolu sendi retmesaĝon al la retadreso ĉi-dekstre por aliĝi. Tiel ni scios kiom da homoj ni atendas kaj povos pli bone elekti kie ni sidos en la renkontiĝejo.

Venu por uzi vian Esperanton kun aliaj parolantoj en amika etoso.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉