Ĝenerala Kunsido de INOE
15:15 - 16:45 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
INOE havos sian Ĝeneralan Kunsidon (ĜK) dum la Universala Kongreso en Torino. La ekzaktaj loko kaj horo estos baldaŭ anoncitaj ĉi tie.

Internacia

INOE havos sian Ĝeneralan Kunsidon (ĜK) dum la Universala Kongreso en Torino. Ĝi okazos lundon la 31-an de Julio, de 15:15 ĝis 16:45 en la salono Grattapaglia. 


La Universala Kongreso okazos en 2023 en Torino, Italio, de la 29-a de Julio ĝis la 5-a de Aŭgusto. 


La tagordo inkluzivas balotadon por estraranoj, proponojn pri aktivaĵoj, kaj pli ĝenerale konversacion pri naturismo, esperanto kaj nia asocio, ... 

TAGORDO: 
1. Elekto de prezidanto kaj sekretario por la Ĝenerala Kunsido, 
2. Kontrolo de la ĉeestantoj kaj rajtigiloj,
3. Morala raporto kaj agadraporto, kaj aprobo de la partoprenantoj, 
4. Financa raporto kaj aprobo de la partoprenantoj,
5. Baloto por la estraro de INOE,
6. Libera diskuto pri diversaj punktoj.


Kompreneble, vi estas tute bonvena kandidatiĝi por iĝi parto de la estraro de la asocio. Bonvolu anonci vian kandidatiĝon ĉi tie.  


Por ke ĝi estos plene sukcesa, indas ke estas multe da partoprenantoj. La detaloj pri la rolo de la Ĝenerala Kunsido aperas en nia statuto. Por partopreni en la Ĝenerala Kunsido, vi devas esti membro de la asocio antaŭ la ĜK. 



Dosieroj