Zamenhof-festo
10:30 - 17:00 (MET)
Eŭropo/Luksemburgo
Elekti horzonon
organizata kunlabore kun Esperanto-Thionville

Loka

PROGRAMO:
10:30  Renkontiĝo ĉe la urbestrejo (Gemeng Munneref, 1 pl. des Villes Jumelées) por promeno al la vidindaĵoj de Mondorf. Ĉiĉeronos Brian Moon.
12:30  Komuna manĝo en restoracio Belle Fontaine (17 avenue des Bains)
MENUO:
potirona supo
Judd mat Gaardebounen (peklita porkaĵo kun faboj)
aŭ (vegetarane/vegane): patpleno da legomoj kun boletoj
karamelizita kremaĵo
aŭ: freŝfrukta salato
Prezo: €27,00 (pagenda surloke)
14:00  Postmanĝe István Ertl prezentos superrigardon pri la literaturaj novaĵoj de la jaro
 
Por partopreni la manĝon, bv. anonci vin – precizigante vian elekton de ĉefplado kaj deserto – plej malfrue la 11an de decembro al brian.moon@gmx.com, aŭ telefone al (+352) 621 282 705.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

brian.moon(ĉe)gmx.com

Interesiĝintoj

Administranto