🖥 Ed Robertson [GB] "Ĉu reen al Eŭropo por Skotlando?"
20:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Ed Robertson [GB] "Ĉu reen al Eŭropo por Skotlando?"

Internacia

Briteliro nun okazis, kaj la "transira periodo" finiĝis. La loĝantoj de Skotlando, kiuj majoritate ne subtenis tiun decidon, ne kontentas. Ĉu ili nun survojas al sendependiĝo, kaj reiro al la EU? Kion planas la Skotoj? Kio okazos, kaj kiel respondos la brita registaro?

===================

Tiu ĉi programero okazos kunlabore de la Londona Esperanto-Klubo ekde la 20a horo loka tempo en interreto per "ZOOM".

Petu la enirkodon ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be antaŭ 18:00 CET.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉