🖥 Jürgen Wulff: Dirite ne signifas farite (7) - Strategioj por sukcesa realigo
19:30 - 21:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Prelego

InternaciaLoka

12.08.2021:   Jürgen Wulff: Strategioj por sukcesa realigoPrelego n-ro 7 de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“
Prelego. Post tiom da prepara laboro nun finfine eblas efektivigo de via ideo. Ekzistas tri ĉefaj strategioj por tio: la paŝo-post-paŝo-metodo, la iteraticia metodo kun sprintoj kaj la klasika projekto kun mejloŝtonoj. En la hodiaŭ prelego vi ekscios kiu strategio taŭgas por kiu speco da projekto kaj kiel vi sukcese finos vian projekton.

Reta renkontiĝo – Ni renkontiĝas ĵaŭde de 19:30 – 21:00 h (UTC+2). Bonvolu demandi la enireblecon kaj enirkodon je info [ĉe] esperanto-hamburg.de.


Dirite ne signifas farite.jpg 400 kB












4a de Marto 2021: Fenestroj kaj pordoj
Enkonduka prelego de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

En nia vivo ni renkontas situaciojn, homojn kaj ŝancojn. Ili estas kiel fenestroj kaj pordoj, kiuj kondukas al alia vojo en la vivo. Tamen, ni ofte ne vidas ĉi tiujn ŝancojn aŭ ni hezitas trairi la pordojn, kiuj permesas al ni pli bonan vivon. Ĉi tiu prelego estas la enkonduko al serio, kiu montras, kiel ni sukcesas (finfine) realigi niajn ideojn kaj projektojn.

1a de Aprilo 2021: La demonoj en ni mem: Kial ni ne komencas
Prelego n-ro 2 de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

Multaj homoj diras "Mi ŝatus verki libron, mi ŝatus fondi kompanion, mi ŝatus ĉi tion aŭ tion“ - sed ili ne faras ĝin. En ĉi tiu prelego vi ekscios pri la „internaj demonoj“ kiuj detenas nin komenci, kaj kiel ni povas venki ilin.

29a de Aprilo 2021: Ideo antaŭ pruvo estas nur fantazio
Prelego n-ro 3 de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

Ĉio, kion kreis homoj, en la komenco estis ideo. Sed ideo tute ne estas koncepto aŭ plano, kaj ne ĉiu ideo taŭgas por realigo. La prelego malkaŝas kiel testi ideon por vidi ĉu ĝi travivos en la mondo aŭ ne. Lernu pri la koncepta pruvo kaj la ĉirkaŭa analizo.

13a de Majo 2021: Celoj sub la lupeo: Kial analizo necesas
Prelego n-ro 4 de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

Kiam ideo montriĝas taŭga, bona difino de la celo malfermas la vojon al efektivigo. En ĉi tiu prelego Jürgen klarigas, pri kio vi devas atenti kiam vi formulas kaj analizas celon. Sur ĉi tiu bazo eblas verki promesplenan koncepton.

10a de Junio 2021: Sukcesa ŝanco-kaptado
Prelego n-ro 5 de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

Nia vivo ĉiam denove ofertas al ni ŝancojn. Aŭ ni kaptas ilin aŭ lasas ilin pasi. Sed kiel rekoni valorajn ŝancojn kaj kiom da tempo restas por kapti ilin? Ĉu eĉ eblas krei bredejon por ŝancoj? Tio estas la temoj de la hodiaŭa prelego.

8a de Julio 2021: Kiel sukcesi kontraŭ rezisto
Prelego n-ro 6 de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

Se oni forpelas homojn el ilia komforta zono, ili rezistas kaj provas malhelpi aŭ eĉ detrui la projekton. Do vi analizu per la kontinuumo de ŝanĝo, kiu helpos al vi kaj kiu bremsas aŭ eĉ volas damaĝi. Jürgen klarigas, kiel vi tamen povas daŭrigi sukcese kaj savi vian projekton. Li prezentos la glacirompan metodon.

12a de Aŭgusto: Strategioj por sukcesa realigo
Prelego n-ro 7 de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

Post tiom da prepara laboro nun finfine eblas efektivigo de via ideo. Ekzistas tri ĉefaj strategioj por tio: la paŝo-post-paŝo-metodo, la iteraticia metodo kun sprintoj kaj la klasika projekto kun mejloŝtonoj. En la hodiaŭ prelego vi ekscios kiu strategio taŭgas por kiu speco da projekto kaj kiel vi sukcese finos vian projekton.

9a de Septembro 2021: Sukcese malsukcesi
Prelego n-ro 8 de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

Homoj ne ŝatas malsukcesi ĉar ili timas la malbonajn emociojn kaj ke amikoj kaj kolegoj primokos ilin. Ofte malsukcesoj estas parto de la vojo al sukceso, oni nur atentu ke oni ne provokas ilin. Pli valoras malsukcesi en sukcesa maniero kaj kiel tio funkcias estas temo de la hodiaŭa prelego.

7a de Oktobro 2021: Kiel savi ideojn kaj produktojn kontraŭ ŝtelo
Prelego n-ro 9 de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

Kiam vi havas genian ideon la kopiistoj estas proksime. Ili nur atendas reuzi viajn ideojn kaj produktojn por iliaj propraj celoj. Ĉu tio estas malbona aŭ ne, dependas de kiom da mono kaj laboro vi investis en vian projekton. En la hodiaŭa prelego vi ekscios kiam kaj kial indas sekuri viajn produktojn.

11a de Novembro 2021: Konsiloj de ekspertoj por sukcesaj projektoj
Fina prelego de la prelegserio „Dirite ne signifas farite“

Jürgen por sia germanlingva libro pri la temo efektivigo intervjuis 16 ekspertojn, ankaŭ Esperantistojn kiel Katalin Kováts kaj Margaret Zaleski-Zamenhof. Hodiaŭ li raportas pri la rezultoj kaj prezentas la konsilojn de tiuj spertaj homoj. Profitu de ili por viaj propraj projektoj!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto-hamburg.de
info(ĉe)esperanto-hamburg.de

Interesiĝintoj

Administranto