Solena Malfermo de la 74-a IFEF-kongreso
09:30 - 12:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Senpaga evento. Venu multnombre; estu bonvena!

Internacia

Ĉu vi planas ĉeesti la IFEF-kongreson en Antverpeno en majo? Informoj pri la kongreso mem aperas en ĝia eventa paĝo. La Solena Inaŭguro je dimanĉo, la 7a de majo, inter 9h30 kaj 12h, estos senpaga evento: ĉiu esperantisto estas varme invitita.

Adreso de la Solena Inaŭguro: Campus National de la Altlernejo Thomas More, Kronenburgstraat 62-68, 2000 Antwerpen. La konstruaĵo troviĝas tre proksime al la konata Tropika Instituto en la suda kvartalo de la urbo kaj je promendistanco de la kongresejo. La dimanĉa vespera programo estas pagenda, t.e. ĉu pere de la ĝenerala kongresa kotizo, ĉu pere de taga kotizo por dimanĉo.