Beneluksa Kongreso 2023
Bonvenon al la ĉefa kunveno de esperantistoj en Benelukso

Internacia

Nome de la V.Esp-o, mi ĝojas inviti vin al la BENELUKSA KONGRESO kiu okazos en la urbo BOUILLON en la sudo de Belgio, la 28-an, 29-an, 30-an de septembro kaj la 1-an de oktobro. 
 
BOUILLON estas la urbo de Godefroid de Bouillon. Ni evidente vizitos la kastelon, sed ankaŭ la ĉirkaŭaĵon. Pluraj promenoj estas planitaj en la belega ĉirkaŭa kamparo.
 
Ni havos la grandan plezuron gastigi Katalin KOVATS (ĉefredaktoro de Edukado.net) kiu proponos altnivelajn kursojn.
 
Sabate vespere koncertos por ni Armel AMIOT. Li ankaŭ gvidos kantatelierojn. Ekkonu Armel en ĉi tiu filmeto : https://mallonge.net/armel22
 
La detala programo aperas en la retejo.
 
Bouillon ne havas stacidomon.  Ni prizorgos taksiservon ekde Libramont.
 
Aliĝu rapide ĉe: https://benelukso.eu/kongreso kaj spektu la malgrandan filmon.
 
Ni antaŭĝojas vian partoprenon !

Jean Annet
Prezidanto de la V.Esp-o