La instruefiko de la didaktika afiŝaro de Claude Gacond
12:00 - 18:00 (MET)
Eŭropo/Zuriko
Elekti horzonon
Pedagogia Studsabato por esperanto-instruantoj, progresantoj. Didaktika enkonduko pri funkciado, gramatiko, vortfarado de esperanto

Pedagogia Studsabato de Claude Gacond
 pri la instruefiko de lia didaktika afiŝaro

kun la helpo de Stefano Keller,

por instruantoj kaj esperanto-progresantoj, informantoj,

 sabate, la 25-an de majo 2019, 10h-16h, en la
 Centro de Dokumentado kaj Esploro pri la Lingvo Internacia (CDELI)
 Biblioteko de la Urbo La Chaux-de-Fonds.

Prezentante sian afiŝaron, Claude Gacond klarigos ties uz-efikon.
 La partoprenantoj kunprenu sian komputilon (aŭ memorstangeton), por kopii la instrumaterialojn (afiŝaron kaj instru-konsilojn) por sia propra instruada uzo.

Post didaktika enkonduko, Claude Gacond instruos:
 kiel
 - utiligi la afiŝaron cele al enkonduka instruado de esperanto,
 - malkovrigi al interesatoj la funkciadon de esperanto,
 - dum la enkonduka kaj perfektiga instruado de esperanto alporti necesajn gramatikajn kaj vortfaradajn precizigojn.

La instru-materialo estas uzebla per prezento de presitaj afiŝoj, aŭ per projekciado sur tabulon.

Interesatoj aliĝu al tiu studsabato kiel eble plej rapide, sin anoncante:
 - rete: esperanto@cdeli.org
- aŭ telefone (9h30-11h30, 14h-16h):  032 967 68 42
- aŭ paperpoŝte: CDELI, Bibliothèque de la Ville,
Rue du Progrès 33, Case postale 219,
CH-2301 La Chaux-de-Fonds (NE), Suisse

Estos akceptitaj la 15 unuaj aliĝantoj. Partoprenkosto: CHF 25.- pagota surloke.

- Alveno ekde 9h30.
- Komuna tagmanĝo en apuda restoracio.
- Post-studa teumo kaj libroservo je dispono ĝis 17h.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉