🖥 Babilrondo Parizo/Romo/Porto Alegre
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Romo
Elekti horzonon
La temo de nia babilado estas: literaturo

Internacia

La ĝemelaj urboj Romo kaj Parizo daŭrigas sian retan turneon tra la mondo kaj haltos en Porto Alegre (Brazilo). Tiuokaze ni parolos pri literaturo. Kion vi legis lastatempe ? Ĉu vi legis Esperantajn librojn, ĉu nacilingvajn ? Ĉu vi malkovris literaturan trezoron pri kiu vi volas paroli al ni ? Kion vi planas baldaŭ legi ? Ĉu vi stakigas legotajn librojn ? Rakontu al ni vian rilaton al literaturo en agrabla kaj amika etoso.

https://us02web.zoom.us/j/89295128339?pwd=ZWNlT2YwdFhLR0QzUU1YUXJhUkZIQT09 
ID kunveno: 892 9512 8339
Pasvorto: 341280

Amike,

Mark Ĵiro prezidanto de la Pariza grupo
Debora Rossetti sekretarino de la Roma grupo
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉