🖥 Tago de Ameriko #mondafest2020
15:00 - 21:00
Etc/UTC
Elekti horzonon
Tago de la amerikaj landoj, kunlabore kun la amerikaj komisionoj de UEA kaj TEJO

Internacia

La Tago de Ameriko estas la lasta el la regionaj tagoj de la Monda Festivalo de Esperanto. Sekvante la promenon de la suno sur la planedo, la Festivalo havis kiel unuan regionan tagon la Tagon de Azio kaj Oceanio (TAO) la 26-an de junio. Postvenis la Mezorienta kaj Nordafrika Tago (MONAT) la 4-an de julio. La 22-an de aŭgusto kaj la 23-an de aŭgusto estis respektive la tagoj de Eŭropo kaj Afriko. Kaj la 30-an de aŭgusto estos la Tago de Ameriko (TA).

La evento estos festado de kulturo kaj solidareco kaj okazos virtuale per Zoom kaj ĝi esos samtempe spektebla per YouTube ĉe la kanalo ueaViva kiu troveblas ĉi tie.

La prezidanto de la organizteamo estas Rafael Despradel Hernández (Dominika Respubliko). Respondecas pri teknikaj aferoj Luis Obando (Kolombio).

Necesos aliĝi per formularo (inter la 26-an kaj la 29-an de aŭgusto), sed tio ne estas nepra.
La aliĝilo troveblas
ĉi tie.

 P R O G R A M O   D E   L A   T A G O   D E   A M E R I K O
 
15:00 - 15:25 Salutvortoj nome de UEA kaj TEJO
15:25 - 16:35 Landaj Asocioj kaj Sekcioj ĉe UEA/TEJO sin prezentas
16:35 - 16:45 Muzika interludo 1 (Tim Gallego)
16:45 - 17:15 Interpretaj Eseoj pri la perua realo (Franklin Montenegro)
17:15 - 17:45 La Kanada Antologio (Wally du Temple)
17:45 - 18:35 Kristnaskaj rakontoj de Louis Fréchette (François Lorrain)
18:35 - 18:48 Zamenhof en Nord-Ameriko (Zdravka Metz)
18:48 - 18:51 Muzika Interludo 2 - Indiĝena Romanco (Luis Obando)
18:51 - 19:11 Instruado de Esperanto kaj Ameriko: Edukado.net, ILEI, Poznano (Katalin Kovats)
19:11 - 19:16 Saluto nome de la familio Zamenhof (Margaret Zaleski-Zamenhof)
19:16 - 19:20 Muzika Interludo 3 - ‘Ninja’ Ario tradukita el la itala “Ninna” (Edgar Gallego)
19:20 - 19:35 Prelego pri Montrealo (Ĵenja Amis)
19:35 - 19:45 Ĉu vi konas Amerikon? - Kvizo (Ĵenja Amis)
19:45 - 19:55 Muzika Interludo 4 (Tim Gallego)
19:55 - 20:00 Pentrado de Luis Vargas Santa Cruz, artisto el Meksiko (Diana Alondra)
20:00 - 20:06 Spertoj de instruistoj dum Kurso de Eo por Hispanparolantoj (David Rueda)
20:06 - 20:12 Statistikoj de la Kurso de Esperanto por Hispanparolantoj (Doniben Jiménez)
20:12 - 20:20 Muzika Interludo 5 (Manno Montana)
20:20 - 20:25 Amuza parolado kun surprizaj magioj antaŭ la kamerao (Liin Ilusionista)
20:25 - 20:31 Estontecaj pripensoj de la lingva instruado en Ameriko (Carlos Velazquillo)
20:31 - 20:36 Kolombia Kulturtrezorejo (Rodrigo Ramírez)
20:36 - 20:48 Muzika Interludo 6 (Manno Montana)
20:48 - 21:00 Fermaj vortoj: Ĝisojn el Ameriko! (Fernando Maia Jr. kaj Rafael Despradel)

Subtenu la laboron de UEA per membriĝo:

Subtenu la okazigon de UK en Montrealo en 2022:
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

mondafest.net
rdespradel(ĉe)hotmail.com

Interesiĝintoj

Administranto