Roskilde Festivalo 2023
Grandega muzika festivalo kun teamo de Esperantistoj-volontuloj

Internacia

Neforgesebla, neripeteble mojosa etoso en volontula teamo organizata de Esperantistoj (kun kelkaj Danoj kaj internaciaj amikoj ;)

Senpaga bileto al la publika festivalo (anstataŭ 320 EUR) kontraŭ 3x8 h da simpla, grupa volontula laboro (gardado de pordoj al la scenejoj). Tuta trejnado surloke, ne necesas esti sperta, nek paroli la danan. ;) Ĉi-jaraj muzikaj steluloj: Lil Nas X, Blur, Rosalía, Queens of the Stone Age

La laborlingvo estas Esperanto, sed invitu ankaŭ viajn ne-esperantajn amikojn por montri al ili Esperanton!

Komune kuirata vegana manĝo.

Aparta, pli trankvila tendaro por volontuloj.

Kunvojaĝo - buskaravano de Pollando tra Germanio estas planata

Eblas pruntepreni de ni senpage tendon, matracon ktp.  kaj uzi ĉion komunan de nia plene ekipita bazejo kun kuirejo - ne necesas kunporti multe.

Novuloj bonvenas! Estos ankaŭ E-kurso dum libera tempo inter koncertoj.

Senpaga t-ĉemizo se oni aliĝas antaŭ 11.04.2023!

Per ŝparita mono ni subtenas Esperantistojn en bezono kaj Esperanto-eventojn.

ALIĜILO
RETPAĜO
BABLILEJO ĈE TELEGRAM

Prezento de nia grupo  fare de niaj amikoj:
FILMETO ĈE YOUTUBE (GabinEO)
PODKASTO DE VARSOVIA VENTO (Gosia)
FOTOALBUMO DE LA LASTA JARO (Wojtek).
PREZENTAĴO POR MONTRI NIN DUM VIA EVENTO (uzu libere por reklami!)

Kredu nin - ni ne farus la eventon la 14-an fojon se ĝi ne estus mojosa. ;)
BONVENON!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

roskildefestivalo.wordpress.com/
roskildefestivalo(ĉe)gmail.com
Darupvej

Interesiĝintoj

User profile pictureWojtek Oreszczuk


User profile pictureSebastian Kruszek


User profile pictureMichał Mitrosz

kaj pli...

Administranto
User profile pictureMariusz Hebdzyński