La 3-a MORTO (Mojosa Renkontiĝo)
Ni sociumos inter amikoj sen oficialaj salutvortoj

Loka

MORTO estas Esperanto-renkontiĝo laŭ la SPA-filozofio (Sen-Prelega-Aranĝo). Ĝi estas ĉefe renkontiĝo por sociumi inter amikoj sen oficialaj salutvortoj. Ni planas:
Gvidado tra la ĉarma malnova urbo de Rabat
Boatumi sur la Bou Regreg rivero
Eta kuirkurso: ni lernas prepari aŭ Kuskus aŭ Taĵin (la plej famaj marokaj manĝaĵoj)
Viziti fortikaĵon "Kasbah al udaja" kie la urbo naskiĝis, promeni tra blu-blankaj stratetoj ĝis la andaluza ĝardeno
Naĝi en la rivero
Naĝi en atlantika oceano ĉe plaĝo de Salé
Kune iri al Hammam, tradicia maroka banejo kun masaĝo (viroj / virinoj separate)
Viziti belan placon kun vido sur maro kun gigantaj ondoj kaj rivero, trinki la faman nacian ment-teon
Viziti la modernan parton de Rabat
Ekskurso al Marrakeŝ, urbo el 1001 noktoj
Ekskurso al Kasablanka

Estas du aliĝkondiĉoj: 1) vi devas flue paroli esperanton. 2) vi devas esti mojosa. Tial ne ekzistas reta aliĝilo. Vi devas eltrovi kiel kontakti Dennis kaj konvinki la LKK kial vi meritas unu de la tre limigitajn lokojn. Se vi ne konas Dennis kaj ne havas mojosajn amikojn kiuj konas lin, vi verŝajne estas ankoraŭ ne sufiĉe mojosa por partopreni en tiu aranĝo - esperantumu pli kaj provu sekvontfoje.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj