Pjotr kaj geamikoj: De Pollando al Urugvajo per klasikaj gitaroj
19:30 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
Koncerto

Loka

Por sia gitarekzameno en la konservatorio de Bruselo, Pjotr De Mulder ĉijare havas programon pri polaj komponistoj.

En la unua duono aperas la mezepoka liutisto Jakub Reys, kies plenan muzikan heredaĵon polaj muzikologoj malkovris nur en ĉi jardeko, kaj la bohema gitaristo Václav Tomáš Matějka.

Post tiu solula parto, li daŭrigos la koncertan programon per ĉambromuziko, finante per "tri Urugvajaj kantoj" de la klasike edukita komponisto Alfonso Broqua, kiu kombinis la naciajn folkloron kun 'okcidenta' artisma modernismo'.
Tiuj kantoj estis siatempe aranĝitaj por du gitaroj, alta voĉo kaj fluto.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto