Esperantista restado 2020
Restado kun aŭ sen kursoj de Esperanto Loka Métabief situas en franca Juraso, svisa limo. Se vi elektos kursojn, ni proponos 3 aŭ 4 nivelojn. Krome, vi povos viziti la regionon, promeni... Okazos ankaŭ koncertoj, prelegoj, ludoj... Organizas: Anne-Marie Ferrier, 20 rue de la Chesnaie 71530 Fragnes La Loyère, Francio por la klubo "Esperanto en Chalonnais" Francio

Internacia

Gastejo
« Les Sapins de l'Amitié » (La Abioj de l'Amikeco) estas ĉaledo, kiu situas en la centro de Métabief, mezmontara skiejo, apud la svisa limo. La gastiga skipo akceptos vin kaj zorgos pri via restado en 2 ĝis 6-litaj dormo-ĉambroj ĉe la 1a etaĝo. Estas ankaŭ granda teraso kaj ĝardeno (4000 m2). Nia kuiristo kuiras bonkvalitajn manĝojn kaj proponas adaptitajn manĝojn laŭeble.
Purigado de la vazaro estas mane farita de la feriantoj mem (amika kaj muzika etoso !).
Same ni bezonos vin por pretigi kaj malpretigi tablojn. Eblos resti nur kelkajn tagojn.
 
Personoj,  kiuj deziras pli da komforto, rezervos  hotelon aŭ alian gastejon. Ili povas nur tagmanĝi kaj vespermanĝi kun la aliaj partoprenantoj en la ĉaledo.
 
Kiel atingi la ĉaledon ?
Per veturilo : Proksime de Pontarlier
Per trajno : TGV Paris Lausanne, haltejo Frasne, poste de la gare de Frasne, buso ĝis Métabief, 200m de la ĉaledo.
  
Agadeblecoj ( decidu je la komenco de la restado)
·         Malkovro de la regiono: piede, aŭte... ĝian faŭnon kaj flaŭron.
·         Akvaj ebloj ĉe la lago de Malbuisson : naĝado, pedalboato, … 
·         Vizitoj : Fromaĝejo, Mueleja Muzeo,  Château de Joux (kastelo), Muzeo de la mekanikaj muzikoj, Montara muzeo en La Chapelle des Bois, fonto kaj  akvofalo de la rivero Doubs, Citadelle de Besançon, Grotoj de Vallorbe, Saline d’Arc et Senans, Abbaye de Montbenoit, Ornans (muzeo Courbet), ktp.
 
La kursoj de EsperantoTri aŭ kvar kursoj estos proponataj.  
Kursoj de 9a30 ĝis 12a (kun paŭzo je 10a30) kaj de 17a ĝis 18a30 
(laû aktivaĵoj dum la  posttagmezo).
 
Duontagaj migradoj por malkovri naturon esperante.
 
La vesperoj
Prelegoj, ludoj, kantoj...
 
Ĉi-jare pro la pandemia sanitara regularo, ni povos akcepti nur 30 stanĝontojn en la ĉaledo (lignodomo) kaj 10 pliajn kunmanĝontojn loĝantajn en alia kuŝloko. 
La tabloj ( ĉefe en la manĝĉambro) estu pli distancigitaj.
La akcepto de la staĝantoj komenciĝos je la 16a dimanĉon la 23a de Aŭgusto kaj la dormĉambroj devos esti forlasitaj nepre je la 10a sabaton la 29a de Aŭgusto por 
permesi sian desinfektadon

La limdato de staĝo-aliĝoj estas la 12an de Julio.
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj