🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: Kial oni lernu fremdlingvojn?
19:00 - 21:15 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
Kiel realiĝas internacia komunikado? Ĉu ni lernu aliajn lingvojn kaj se jes, kiujn? Ĉu la fremdlingva instruado en lernejoj donas solvon? Kiom da lingvoj ni lernu kaj kiel? Ĉu tradukmaŝinoj povos solvi komunikadproblemojn??

Internacia

Ĉu nia gepatra lingvo sufiĉas, taŭgas por internacia komunikado? Ĉu ni lernu aliajn lingvojn kaj se jes, kiujn? Ĉu la fremdlingva instruado en lernejoj donas solvon? Kiom da lingvoj ni lernu kaj kiel? Ĉu tradukmaŝinoj, komputilaj programoj solvos ĉiujn komunikadproblemojn? Ni diskutadu, kolektadu argumentojn, interŝanĝu spertojn kaj opiniojn pri la temo. Bonvenon!

En ĉiu mardo inter 19:00-21:15 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝangas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto.
La liston de la temoj, prezentadoj en 2021 vi trovas sur nia hejmpaĝo.
 
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Tempo: 03.08.2021 19:00-21:15 Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Bonvenon! 
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de

Interesiĝintoj

Administranto