Vizito de Esperantistoj el Tanzanio
12:00 - 14:00
Ameriko/Toronto
Elekti horzonon
Ankaŭ komencantoj estas bonvenaj!

Loka

S-ro Aloyce Ambrose Magari kaj S-ro Fesal Duchi Mahmoud, du Esperantistoj el Tanzanio, baldaŭ vizitos Otavon kaj ni renkontiĝos kun ili sabaton, la 15an de junio, por lunĉo en Otava restoracio kaj poste iom da piedirado tra parto de Otavo.

Ankaŭ komencantoj estas bonvenaj!

LOKO: Métropolitain Brasserie Restaurant, 700 Sussex Drive (ĉe la angulo de Sussex kaj strato Rideau)

DATO KAJ HORO: La 15an de junio je 12h00

>>>>> Se vi planas veni al la lunĉo, bonvolu indiki tion por ke mi sciu por kiom da homoj mi faru rezervon en la restoracio. Antaŭdankon! La rezervo estos sub la nomo: Bruce Crisp

De la urbocentro, estas facile piediri al la restoracio Métropolitain. Se vi venos buse, uzu iun ajn buson kiu iras al Centre Rideau Centre. De tie, estas nur unu-du minuta piediro al la restoracio. Se vi venos per aŭto, estas pluraj parkumejoj proksime, ekz-e sur la strato George, kaj de tie estas 4- aŭ 5-minuta piediro.
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉