Post longa silento de la tradiciaj SOREN-aranĝoj, mi havas la plezuron inviti vin al la unua VINREN sur la bela insulo Cat Ba. Ni kunvenu por revivigi nian spiriton en ĉi tiu historia loko!
Kie: Rustic House & Coffee, Cat Ba Kiam: Sabato, la 31-a de januaro 2026, 14:00—17:00 Kiu: Esperantistoj de ĉiuj niveloj kaj de ĉiuj aĝoj. Ĉu vere?: Jes ja!
Vi povas veni kiam ajn vi volas – mi estos ĉi tie dum la tuta semajnfino (vendredo—dimanĉo) kaj mi ĝojos babili aŭ fari ian agadon kune. Nur informu min pri via alveno!
Se vi planas veni, aŭ se vi volas demandi pri detaloj, bonvolu sendi retmesaĝon al mi: michal.sirucek@gmail.com Ĝis revido ĉe la vintra kafo!