🖥 Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj
13:30 - 14:30
UTC
Elekti horzonon
Laborgrupo pri Esperanto en Universitatoj (ESF/UEA/ILEI/TEJO kun IrEA)

Kunveno/Evento

Ni invitas vin veni por diskuti kaj vidi kion ni povas plenumi por pli efike vigligi Esperanton en la universitatoj tra la tuta mondo!

Prelegantoj: 
🔸José Antonio Vergara pri Internacia Kongresa Universitato
🔸Miora Raveloharison pri la universitata strategio de UEA
🔸Mirejo pri lastatempaj evoluoj en Burundo kaj Uzbekio

Pliaj kontribuoj kaj diskutadoj estas bonvenaj.

Organizos kaj gvidos Alessandra Madella kun la helpo de Viko kaj Ahmad Reza Mamduhi.

Ĉiama Zoom-ligilo por partopreni en la kunsidoj de Kunpens(ig)ado pri Esperanto en Universitatoj:
https://us02web.zoom.us/j/84502260578
Nur se demandite:
Kunven-Identigilo (Meeting ID): 845 0226 0578
Pasvorto (Password): la nomo de nia komuna lingvo per minuskloj

La registraĵojn de la antaŭaj sesioj vi povas spekti en:
 1- la jutuba kanalo de UEA: https://www.youtube.com/playlist?list=PLfebd4xxn3CMqTrpXMay2YVfrhDYT-Vm5 
3- la aparata kanalo de IrEA: https://www.aparat.com/playlist/532619 (aparat.com estas jutubeca retejo en Irano)


Raporto pri la kunveno

La 67-a Kunpensigado de Universitatanoj okazis la 5-an de Januaro 2026.

Miora Raveloharison malfermis la jaron de la ĉevalo per prezentado de la nun prilaborata Universitata Strategio de UEA, kiu substrekis kelkajn gravajn agadpunktojn en diversaj kontinentoj kaj la neceson de kunordigado. Ĉar partoprenis preskaŭ la tuta estraro de UEA, sekvis vigla diskutado kun multe da demandoj kaj utilaj, pliesplorendaj komentoj (pri AIS ktp).

Sekvis Mirejo, kiu raportis pri la nuntempaj universitataj evoluoj en Uzbekio kaj Burundo. Ŝi sekuris la helpon de Giridhar Rao kiel angleparolanta mentoro por du profesorinoj de la Nacia Universitato pri Lingvoj de Uzbekio en Samarkando, kie ekis Esperanto-kurso post la Ĝenerala Konferenco de UNESKO 2025. Ŝi serĉos similan helpon pri la franca por la multaj profesoroj de la Universitato de Burundo, kiuj interesiĝas pri Esperanto. 

Estis ankaŭ anoncata la Kongreso de ILEI, kiu okazos de la 10-a ĝis la 16-a de Julio 2026 ĉe Zaozhuang-a Universitato en Ĉinio, kun la Simpozio la 11-an kaj la 12-an. Zaozhuang-a Universitato kaj ILEI jam subskribis dulingvan interkonsenton pri tio. Ĝi povos espereble iĝi bona momento de interŝanĝo pri universitataj temoj. 

La venonta kunpensigado okazos la 2-an de Februaro. Laŭ la nuna plano, José Antonio Vergara parolos pri IKU, Viko pri Marta konferenco ĉe la Universitato de Seviljo kaj Martin Haase pri sia instruado ĉe la Universitato de Bamberg. 

Alessandra Madella

Dosieroj
Informoj

www.ilei.info

Interesiĝintoj

Administranto