🖥 Balkan-Danuba kunlaboro
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Sarajevo
Elekti horzonon
Ĉi tio estas invitilo por ĉiuj kiuj interesiĝas pri Balkan-Danuba virtuala kunveno

Internacia


Ĉi tio estas invitilo por ĉiuj kiuj interesiĝas pri Balkan-Danuba virtuala kunveno kiu okazos: sabato, la 19-an de oktobro 2024. per "zoom" komunikilo.

- Horoj: 18:00-19:00 (GMT/UT).
- Horoj: 20:00-21:00 por Albanio, Bosnio-Hercegovino, Hungario, Kroatio kaj Serbio.
- Horoj: 21:00-22:00 por Bulgario, Grekio, Rumanio kaj Ukrainio. 

Proponita tagordo de kunveno estas:
 
Serbujo:

1. Aranka Laslo: Prezento de la nova E-kursaro de SEL.
2. Aranka + Radojica: Prezento de la preparoj por la ILEI-kongreso 2025 en Beogrado.
3. Jovan, Rodica, kaj Nedeljka:  IFEF-kongreso 2026 en Serbujo.
4. Jovan kaj Igor: Librofoiro en Beogrado ĉi-monate.

Bosnio kaj Hercegovino:

5. Samir Ribić: Kunveno "Lingvo kaj artefarita intelekto". 

Kroatujo:

6. Josip Pleadin: la nova Erasmus-projekto, la 13-a Kongreso de Kroataj Esperantistoj kaj la 2-anAdriatika Feriado.

Bulgarujo:

9. Raia Androvska: Agadoj en Bulgarujo.

Grekujo:

10. Andreas Zervas:  la nova retkurso por grekoj.

Hungarujo:

11. Istvan Szabolcs: Balkanaj-Danubaj Tagoj.

Rumanujo:

12. Aurora Bute: Agadoj en Rumanujo.

Ĝenerale:

13. Aliaj temoj.

Moderiganto: Renato Corsetti

- Virtuala ZOOM kunvenejo kaj partopreno:

Aliĝu per ligilo aŭ numera identigilo kaj pasvorto:

- Rekta ZOOM ligilo: https://bit.ly/slikom-eo
- Numera identigilo de kunveno: 822 3887 9804 kaj pasvorto: : 26071887

Dum virtuala kunveno:

- Ĉiuj povas dividi ekranon, interŝanĝi dokumentojn, tajpi mesaĝojn, fari Son-video registraĵon  ktp ...

- Teknika gastiganto registros kunvenon kiel son-video *.M4A dosiero, se iŭ alia deziras fari registraĵon de kunveno, anoncu antaŭ komenco de kunveno.  

Bonvenon!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

bit.ly/slikom-eo
portal(ĉe)slikom.online

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureGradimir Kragić