La 53-a Internacia Kongreso pri Esperanto-Edukado okazos en Kebekurbo la semajnon antaŭ la UK okazonta en Montrealo. La 1an de aŭgusto okazos komuna veturado al Montrealo por la UK.
Ĝin organizas la Internacia Ligo de Esperantistaj Instruistoj (ILEI).
Ĉiuj instruistoj, kursgvidantoj kaj homoj kiuj interesiĝas pri edukado estas invititaj partopreni ĝin.