Matenkafo kun Neia pri BEL!
10:00 - 12:00
Ameriko/San_Paŭlo
Elekti horzonon
Prelego pri Brazila Esperanto-Ligo: 118 jaroj da historio kaj kelkaj kuriozaĵoj!

Kunveno/Evento

Taguatinga Esperanto-Klubo (TEK), en la ĉefurbo de Brazilo, okazigas "Matenkafo" ĉiun lastan dimanĉon de la monato (krom en decembro). Dum la renkontiĝo, ni trinkas kafon, sukojn kaj teon; ni manĝas "pão de queijo" (tradukebla kiel pauĝikeiĵo aŭ fromaĝpano), sandviĉojn, kukojn, manĝetojn; ni aŭdas prelegon en Esperanto pri temoj kiel vojaĝoj, kongresoj, historio, filozofio, konferencoj, turismo, sano, religioj, lingvoj, kulturoj; ni ŝercas, ni brakumas, ni kantas kantojn en Esperanto, ni festas nasktaguloj de la monato kaj ni multe babilas.

Je la 30a de marto 2025, la preleganto estos Neia Lúcia Souza, la bibliotekistino de la biblioteko de BEL.
Ŝi parolos pri Brazila Esperanto-Ligo: 118 jaroj da historio kaj kelkaj kuriozaĵoj!
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉