Dutaga intensa Esperanto-Kurso antaŭ UK en Montrealo
Komenca horo ne konata
Ameriko/Toronto
Katalin kaj Sylvain invitas vin al unika lerno-sperto: Parolu Esperanton en du tagoj!

Kunveno

Kiam? Vendredon, la 31-an de julio, kaj sabaton, la 1-an de aŭgusto. La Universala Kongreso de Esperanto komenciĝos vespere la 1-an de aŭgusto kaj finiĝos tagmeze la 8-an de aŭgusto. Pli ol 60 landoj estos reprezentataj en la kongreso. Partoprenantoj interkomunikiĝos pere de la Internacia Lingvo Esperanto.

Kie? En la urbocentro de Montrealo (preciza loko por la kurso estas ankoraŭ ne decidita).

Por kiuj? Por personoj de ajna aĝo. La kurso celos precipe komencantojn en Esperanto kun baza scio de la lingvo.
Raporti malĝustan informon
Informoj