Kordiano – Nacia Legado en Esperanto
15:00 - 16:30 (MET)
Eŭropo/Varsovio
Elekti horzonon
Prezento de nova Esperanto-traduko kaj komuna legado

Loka

 
Okaze de la ĉi-jara eldono de la Nacia Legado ni invitas al prezento de la noveldonita dramo de Juliusz Słowacki „Kordiano” en Esperanto-traduko.

7-an de septembro 2024, 15h00
Centro Ludoviko Zamenhof, str. Warszawska 19, Bjalistoko
la eniro estas senpaga
Facebook-evento

Tuta Pollando legas la libron en la pola, kaj ni en Bjalistoko – en Esperanto. Tio okazas danke al Lidia Ligęza, krakova poetino kaj sperta tradukistino de literaturo en la internacian lingvon.

En la renkontiĝo oni povos aĉeti ekzemplaron de la unua Esperanta eldono de la dramo. Ni legos fragmentojn de „Kordiano” kaj prezentos faktojn pri la vivo de Juliusz Słowacki. Oni povos alporti sian ekzempleron de la libro por ricevi porokazan stampon.

Organizantoj: Bjalistoka Esperanto-Societo, Bjalistoka Kulturcentro/Centro Ludoviko Zamenhof, Podlaĥia Libraro – Filio n-ro 14 Esperanto-Libraro.

image.png 5,55 MB


📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj