Instituto Egon Schaden estas neregistara organizo kiu celas konservi la arkivon de la antropologo Egon Schaden kaj okazigadi diversajn aktivaĵojn rilatajn al lia scienca heredaĵo.
IES ne estas Esperanto-organizo, sed Egon kaj lia patro Francisco Schaden parolis Esperanton, kaj en la arkivo ekzistas planlingvaj materialoj (ankaŭ pri Ido kaj Volapuko).
---------
La 5-an de Septembro, vendrede, je 15:30: inaŭguro de Kulturcentro Egon Schaden. Finfine la sidejo de IES pretas!
La 6-an de Septembro, sabate, je 9:00: Scienca Kunsido. Prelegos D-ro Paulo Soethe kaj Miĥaelo Bento.
La 6-an de Septembro, sabate, je 15:30: Jara Membrokunsido de IES.