VENU, LUDU, KAJ GAJNU ! LA ĈEFA PREMIO ESTU UNU PIV.
Hodiaŭ, je Vendredo la 13-a, provu altiri iom da bonŝanco ! En Marseijlo kaj Provenco daŭras la tradicio je lotumado per 90 numeroj (fr: quine, loto). La lotumado estas preteksto por diversaj ŝercoj rilate al la eltirita numero, al la gajnotaj lotoj, al la ludantoj... Ni provos adapti tiun ludon al Esperanto, per elektitaj proverboj Zamenhofaj, kaj laŭ pens-maniero kun-viveca ! Je tiu okazo, ne-Esperantistoj kaj infanoj estos bonvenaj ! Alportu (malmultekostajn) lotaĵojn (ekzemple : pako de bisckivotoj, litro de oleo, pako de pastaĵoj,...) kaj kiel kutime ni manĝetos, trinketos kune. [7 ĉeestintoj kiuj, kiel malkutime, devis atenti pri nombroj, kaj sen tro friponi !]
sidejo_jan2021_800x200.jpg40,6 kB La karan etoson de malvirtualaj parolrondoj, de kursoj, de Esperantistaj renkontiĝoj re-spertu... eniru la butikon, kaj ni interparolu, laŭ nia amikeca kutimo !
Ĉi-tiu kunveno okazos nur enloke, t.s. ne per interreto. Kiel kutime, nia diskuto estos tute libera.