🖥 HelEA – La vojo al la morgaŭo
18:00 - 19:00
Eŭropo/Ateno
Elekti horzonon
Unua reta kunveno 2026

Kunveno/Evento

Post la pozitiva reagado al la ideo pri regulaj retaj renkontiĝoj, Helena Esperanto-Asocio invitas grekparolantojn al sia unua enkonduka reta kunveno por la jaro 2026.

La celo de ĉi tiu unua renkontiĝo estas simple:

  • renkontiĝi kaj konatiĝi,
  • interŝanĝi pensojn kaj ideojn,
  • kaj kune diskuti kiel tia iniciato povus evolui en la estonteco.

La kunveno okazas en la jubilea jaro 2026, kiam la Asocio festas 100 jarojn de sia fondiĝo, kaj ĝi estas bona okazo por komuna pripensado pri la sekvaj paŝoj.

📅 Dato: dimanĉo, 18 januaro 2026
🕕 Horo: 18:00–19:00 (Greka horo)
💻 Loko: Rete (Google Meet – la ligilo estos sendata antaŭe)

Ĉi tiu estas reta evento de la Helena Esperanto-Asocio, malfermita al ĉiuj interesatoj pri Esperanto kaj la Esperanto-movado. Granda parto de la kunveno povas okazi en la greka lingvo, precipe dum la enkonduka diskuto. 
Bonvenon!

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.gr
kontakto(ĉe)esperanto.gr

Interesiĝintoj

Administranto