Lingva Laboratorio por Meznivelaj Lernantoj (B1 - Β2) de Esperanto
Kunveno/Evento
2025-05 - Komunikado.png297 kB
🧑🏻🏫 Proponataj (sed ne deviga) Tagotemoj:
2025-05 - Komunikado (1).png172 kB "La mesaĝo estis sendita. Sed ĉu ĝi estis ricevita?"
2025-05 - Komunikado (2).png230 kB
"Kiu(j)n fremda(j)n lingvo(j)n vi parolas/lernas?"
Kio estas la celo? La Lingva Laboratorio de Esperanto estas dediĉita al tiuj, kiuj lernas la lingvon je meza nivelo kaj deziras plibonigi sian parolkapablon en komforta kaj struktura etoso.
Ĉi tiu laborrenkontiĝo celas esti praktika lingva ateliero, kie ĉiuj partoprenantoj havos la necesan tempon kaj trankvilon por esprimi sin en Esperanto, senpremete kaj nature.
Ni kuraĝigas vin, antaŭ la evento, pripensi la proponatan tagotemon aŭ alian temon, kiun vi ŝatus prezenti aŭ diskuti kun aliaj, por ke la interparoloj estu pli fruktodonaj kaj strukturitaj.
Gravaj Klarigoj: Ĉi tiu renkontiĝo ne estas por ĝenerala babilado aŭ diskuto. Ĝi ankaŭ ne estas evento por homoj, kiuj simple serĉas ion por fari sen vera intereso pri lingva evoluo.
Ni aparte atentigas, ke neniu rajtas monopoligi la diskuton, ĉar la celo estas doni al ĉiuj partoprenantoj sufiĉan tempon kaj spacon por esprimi sin libere kaj komforte.
Mi organizas ĉi tiun renkontiĝon kun la celo krei sekuran kaj trankvilan spacon, kie ĉiu partoprenanto havu la liberecon esprimi sin, respondi al la demandoj — aŭ ne, laŭ sia volo.
Gravas ne perfekteco, sed la sperto mem paroli. Mi mem ne havas la sperton por korekti ĉiujn erarojn, sed se ĉeestas pli sperta persono, kiu volas helpi nin, tio estus tre aprezinda.
Alikaze, ni ĉiuj povas provi atenti pri nia lingvo, pensi pri tio, kion ni diras, kaj iom post iom pliboniĝi memstare.
La ĉefa celo ĉi tie estas simple paroladi — sen timo, sen premo. Dankon pro via ĉeesto!
mia Lingva Laboratorio.png182 kBNi antaŭĝojas vian partoprenon kaj fruktodonan kunagadon!