🖥 LVS - Lu Wunsch-Rolshoven (DE): La misfamigo de Esperanto kaj la erara glorigo de la angla
20:00 - 21:30 (MET)
Eŭropo/Bruselo
Elekti horzonon
LVS- Lu Wunsch-Rolshoven (DE): La misfamigo de Esperanto kaj la erara glorigo de la angla

InternaciaLoka

Lu tuŝos la jenajn temojn:

- Rilate al la misaj eldiroj pri Esperanto de lingvistoj k.a. ne temas pri lageto, sed pri marego. Mi provos prezenti kelkajn perlojn el relative novaj malkovroj.

- Rilate al la angla mi prezentos, kiuj fonaj evoluoj zorgis pri la forta kresko de ĝia disvastiĝo dum la dua duono de la 20-a jarcento. Krome mi prezentos opiniojn pri la evoluo de la angla dum la venontaj jardekoj. Mi tuŝos ankaŭ la temon de justeca diferenco inter la diversaj lernantoj de la angla, ekz. parolantoj de okcidenteŭropaj lingvoj, orienteŭropaj kaj ekstereŭropaj kiel japana aŭ ĉina.

Tiu ĉi programero okazos ekde la 20a horo
KAJ surloke en Lange Beeldekensstraat 169 en Antwerpen
KAJ en interreto kaj vi povos spekti per "ZOOM".

Por ĉi-sesio vi petu la enirkodojn ĉe esperanto-antwerpen@esperanto.be.
Vi tiam ricevos retmesaĝon kun informoj vendredposttagmeze.

📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

www.esperanto.be/antwerpen
esperanto-antwerpen(ĉe)esperanto.be
Lange Beeldekensstraat 169

Interesiĝintoj

Administranto