Vortbeleco en Esperanto
Recita konkurso en urbo Góra

Loka

    Eŭropa Centro de Interkultura Edukado ĉiujare decembre jam de kelkaj jaroj organizas la aranĝon „Vortbeleco en Esperanto”. Ĝi estas parto de la „Zamenhof-tago”. 
La programo „Vortbeleco en Esperanto” konsistas el du konkursoj, el la konkurso de deklamata poezio kaj la konkurso de voĉa legado. La partoprenantoj prezentas unu poeziaĵon en Esperanto dum la nesuperebla tempo de tri minutoj aŭ legas elektitan de si tekston en Esperanto dum la nesuperebla tempo de kvar minutoj.
Ni jam invitas vin partopreni en „Vortbeleco en Esperanto” ĉi-jare, decembre.
Je la nomo de la organizantoj
Małgorzata Komarnicka


Góra su mapo de Pollando.jpg 32,7 kB
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

ecem.com.pl
informado.eo(ĉe)gmail.com

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureRobert Kaminski