PRI KIO TEMAS?
Lernogrupo
je la 15:00-a UTK marde
Kial
Ni kunvenos por plibonigi nian Esperanton.
Kio
La studgrupo uzos la libron de SZILVA Szabolcs
"Pri kio temas?" kaj tralaboros ĉiun ĉapitron. Semajne ni renkontiĝos per interreta voĉbabilado por diskuti la aktualan ĉapitron. Antaŭlegado estas utila sed ne estas postulata.
La unua ĉapitro legeblas interrete senpage ĉe:
https://www.lingve.eu/eo/libro-pri-kio-temas/#la-unua-capitro
Kiel
Ni laŭvice voĉlegos la ĉapitron. Ni resumos tion, kio estis skribita en ĉiu alineo. Poste ni laŭvice respondos la demandojn de la ĉapitro. La renkontiĝoj uzos nur Esperanton. Ĉiuj estos atendataj partopreni dum la diskutoj kaj helpata fari tion.
Kie
Ĉe Jitsi Meet babilejo:
https://jitsi.garbaye.fr/DimancxaLiberaBabilejo
(Por aliĝi al ĉambro ĉe neoficiala servilo sufiĉas enmeti la kompletan url-on kiel ĉambro-nomon se vi uzas poŝtelefonan Jitsi-aplikaĵon.)
Kiuj
Esperantistoj, kiuj scipovas komforte skribi kaj paroli Esperanton kaj volas plibonigi sian
Esperanton.
PostulojPapera kaj reta versio de la libro aĉeteblas ĉe:
https://www.lingve.eu/eo/libro-pri-kio-temas. Por la voĉbabilado vi bezonos stabilan interretan konekton kaj komputilon kun bona mikrofono. Povi kaj bone vidi kaj aŭdi unu la aliajn provizos bonan lernadon.
DissendolistoNi havas dissendoliston por daŭrigi la diskuton inter la kunvenoj:
https://framagroupes.org/sympa/info/pasxojBabilejoj
Ni aktivas ankaŭ en babilejoj:
kie ĉiu estas bonvena kiu ŝatus aliĝi.