🖥 Buntaj Vesperoj en Herzberg: 1. Monda Tago de Infanoj; 2. Jerzy Dryja: 41a Pola Esp. Kongreso
19:00 - 22:00 (MET)
Eŭropo/Berlino
Elekti horzonon
1. Kio estas farita por infanoj en la mondo? Kiel oni festas infanojn en la mondo (20. novembro)? 2. 41a Pola Esperanto-Kongreso en Kalisz

InternaciaLoka

1. Kiam kaj kiel oni festas la Mondan Tagon de Infanoj? Ĉu infanoj havas la samajn rajtojn en la mondo? Kiujn problemojn infanoj havas kaj kial? Kiel oni povas helpi? Kio estas farita, atingita por plibonigi ilian situacion? 
2. Prezentado de Jerzy Dryja pri la 41a Pola Esperanto-Kongreso en Kalisz.
Kion vi opinias, kiujn ideojn, spertojn vi havas pri tiu temo? Ni lernu unu de la aliaj kaj pasigu kelkajn horojn en agrabla, amika etoso. Bonvenon al nia diskutrondo!
En ĉiu mardo inter 19:00-22:00 ni prezentas alian temon kaj diskutadas, interŝanĝas spertojn, opiniojn kun la celo, ke ni akiru pli bonan lingvan kapablon kaj eklernu interesaĵojn el la mondo per la uzo de la internacia lingvo Esperanto. Bv. atenti, ke depende de la temo kaj la diskutemo de la partoprenantoj la kunveno povas finiĝi pli frue.
La virtualaj klubkunvenoj realiĝas en kunlaboro kun la regiona plenkreskula edukinstituto (LEB).
Jen la listo de la temoj, prezentadoj por la jaro 2024 sur nia hejmpaĝo.
Nomo: Buntaj Vesperoj en Esperanto-urbo Herzberg
Horzono: Amsterdam, Berlin, Rome, Stockholm, Vienna
Tempo: marde 19:00-22:00
https://us02web.zoom.us/j/88011804771
Kodo: 18872021
Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj

esperanto-urbo.de
esperanto-zentrum(ĉe)web.de
Grubenhagenstr. 6

Interesiĝintoj

Administranto
User profile pictureEsperanto-Centro Herzberg