120a jariĝo de la Turlanda Esperanta Kulturcentro
EKSPOZICIOJ - PRELEGOJ - KONCERTOJ de KJARA kaj de JoMo !!!

Kunveno/Evento

La 11an de oktobro, kadre de ĝia datreveno, la klubo de Tours proponas al la turlandanoj unu tagon en ESPERANTUJO.
La publiko ekiros malkovri ĝiajn kulturajn  kaj  homarajn riĉecojn,  pasintaj kaj nunaj.

Koncertojn de esperantistaj kantistoj vi povos ĝui kaj kundividi ilin kun la loka publiko sed notindas, ke la 2 prelegoj estas franclingvaj.

La 12an de oktobro,  post matena vizito de la urbo, ĉiuj geesperantistoj estas bonvenaj por daŭrigi la feston dum bankedo  kaj aŭskulti Renée Triolle kiu prelegos pri la Fratoj Lumière, inventintoj de cinematografo, poste sekvos aŭbado aŭ karaokeo.

Tarifoj:   Koncertoj 5 eŭroj konscia prezo
              Bankedo 30 eŭroj




Dosieroj
📸 Raportoj

🥳 Aldonu ligilojn al raportoj 🎉

Informoj